Plibonigado de Esperanto

Mi tre ŝatas Esperanto kiel ideon, kaj la ĝia formo kiel lingvo ĝenerale plaĉas, sed estas malmultaj vortoj, kiuj tute ne plaĉas al mi, kaj kiuj povas esti tre malagrable al la oreloj. La kialo por tio estas decidoj, kiuj faritis konsciante aŭ ne, kiam la vortoj enesperantiĝis.

Unu de ĉi tiaj problemaj vortoj estas “hajko”. En la japana ĉi tiu vorto estis “haiku”, kaj tial estus tre logika al mi, se la Esperanta versio estus “hajkuo”. Ni havas jam ekzemple “heroo” kaj “firmao” kial ne “hajkuo”? La du vokaloj unu apud la alia ne ŝajnas esti problema en aliaj vortoj.

Al mi ankaŭ mankas la malsameco inter “vi” por unu persono kaj “vi” por multaj personoj. Mi konas la historio de tio vorto, kaj la kialo por la nuna situacio (Zamenhof volis, ke ĉiuj uzus la pluralon kiel formala formo kun ĉiuj), sed en la dudek unua jarcento ĝi ne plu taŭgas. Laŭ mi ni devas aŭ revivigi la vorton “ci” kiel singularo, aŭ krei novan pluralan formon. Ĉar “vi” estas jam akceptita kiel singulara formo de la dua persona, mi iomete kredas, ke la dua elekto povas esti pli facila. Unu ebla plurala formo povas esti “ivi”, laŭ la formo de “ili”.

Strangaj Homaj Eblecoj

Ŝajnas, ke nur malmulte da homoj povas egaligi la premon en iliaj oreloj sen uzi la metodo, laŭ kio oni prenas la nason inter du fingrojn, premas ĝin ferma, kaj en spiras aŭ elspiras. Dum mia tuta vivo mi povas fari tion sen iu speciala pensado aŭ klopodo — ĝi estas iomete kiel fermi aŭ malfermi la okulojn — kaj tial mi surpriziĝis aŭdi, ke ĉi tiu ebleco estas malordinara. Eble ĉi tio estas ekspliko por tio, ke instruistoj de naĝado instruis ĉi tiun strategion tiom da tempoj — mi neniam bezonis ĝin.

Ĉi tio ne estas la unua fojo, kiam mi aŭdis pri situacio, en kio unu homo lernis, ke ri havis eblecon aŭ maleblecon, kio malsimilis al tioj de preskaŭ ĉiuj aliaj homoj. Ĝi estas iomete speciala, ĉar ĉi tio apartenas direkte al mi mem, sed la fenomeno estas la sama. Ŝajnas tial, ke homoj ne ĉiam bone komunikas pri ĉio, kion ili faras ili povas fari (speciale en iliaj propraj kapoj aŭ korpoj), kaj ĉiam supozas, ke ĉiuj aliaj homoj funkcias same kiel ili. Mi estas aŭdinta, ke ĉi tio povas esti problemo en la esplorado de sinestezio, sed mi ne scias sufiĉe multan pri tiu fako por fari komentojn ĉi tie.

Skribado en la Rusa

Nun mi komencis skribi (fikcian) rakonton en the rusa, ĉar ĝi ŝajnis esti bona fojo al pli alta nivelo en tiu lingvo. Post demando pri bona temo por tiu skribado al mi sugestitis, ke mi skribus pri paralela universo, kaj de tiu sugesto mia cerbo glatis al ideo pri fantazia rakonto, pri kio mi estis pensinta multe en la pasintaj tagoj.

La ideo estas, ke en unu mondo ne tre malsimila al nia, ekzistas magio, kaj ĝi uzatas por fari la aferojn, kioj en nia mondo faritas per teknologio. Sed en ĉi tiu mondo okazis ankaŭ multaj socialaj ŝanĝoj post la tempo, en kio fantazion oni ĝenerale lokigas. Tiu mondo estas iumaniere moderna aŭ futura, sed ĝia infrastrukturo ne estas aŭ kiel la nia, aŭ kiel tio de tradicia fantazia mondo kun mezepokaj konstruaĵoj kaj drakoj (eble estas drakoj, sed la domoj ne similas al la kasteloj de mezepoka Eŭropo).

Mi legebligos ĉi tiun rakonton en eroj en ĉi tiu blogo, sed mi ne atendas legantojn. Mi ne devigos neniun legi ĝin, kaj mi scias, ke ĝi ne estos tre bona je la komenco. Mi faras ĉi tion nur por ke mi povas plibonigi mian rusan lingvon.

La Danĝera Lingvo (Ulrich Lins)

Mi finfine tralegis la libron “La Danĝera Lingvo”!

Se vi ne konas la titolon, tio estas la libro de Ulrich Lins, kio eksplikas, kiel la nazia kaj sovetia reĝimoj subpremis parolantojn de Esperanto en la dudeka jarcento. Ĉi tie mi ne provos diri ĉion, kion tiu libro enhavas, sed mi povas rekomendi ĝi al ĉiuj, kiuj interesas pri la malhela flanko de la historio de la Esperanta movado, aŭ kiuj volas scii pli pri unu malplidiskutita parto de la teruro igita de faŝismaj kaj totalitariaj registaroj. En la malĝoja ĉitaga politika situacio, oni povas pensi, ke taŭgus lerni pli pri tiaj temoj.

De la malpli bona flanko malbonŝance veras, ke la libro estas iomete seka, kaj legi ĝin povas postuli multan tempon kaj memkontrolon, por ne ĉesi legi, kiam la historio estas malekcitema. Mi mem legis nur dek ĝis dek kvin paĝojn tage, sed iam iomete pli. Ĉi tiu libro estis ankaŭ bona lernaĵo de Esperanto, ĉar ĝia lingva enhavo prezentis kelkajn (sed malmultajn) nekonatajn vortojn facile troveblajn de vortaroj, sed ankaŭ estis sufiĉe sekvebla sen la troa uzado de la vortaro.

Se vin interesas legi seriozan sed informplenan libron en Esperanto pri la historio de Esperanto, ĉi tiu libro povas esti bona elekto.

Esperanto en mia Vivo

Hodiaŭ mi skribos ion en Esperanto. En mia urbo estas renkontiĝo de Esperanto en ĉia merkredo, kaj parte tial mi kredas, ke estas bona ideo skribi miajn Esperantajn skribaĵojn en merkredo. Mi faris ĉi tiun decidon ankaŭ, ĉar laŭ mia sinestesio merkredo estas flava, kaj la nomo de Esperanto estas ankaŭ flava (pri la lingvo mem mi ne certas, sed ĝi havas iun maldunklan, malfortan koloron, kaj flava estas maldunkla, malforta koloro).

Ĉe la renkontiĝo ni parolis iomete pri la historio de la lando, en kio ni vivas, kaj ankaŭ pri Hungario kaj la geografio de Budapest. En ĉi tia grupo estas ĉiam iom da krokodilado, kio ne estas problemo por me (mi kredas, ke krokodilado vere evitatas nur ĉe iuj grandaj eventoj kaj inter iuj homoj, kiuj tre malŝatas ĝin), sed mi timas iomete, ke iam al ni alvenos homo, kio ne parolas la krokodilan.

Ekster la renkontiĝoj mia alia ĉiutaga kontakto kun Esperanto venas de la libro La Danĝera Lingvo, kion mi nun provas legi. Ĝia prozo iam estas iomete seka, sed la temo de la libro — la persekutado de esperantistoj sub la naziaj kaj sovetaj reĝistaroj — interesigas min kaj sentas grave en la nuna politika klimo.