Mi tre ŝatas Esperanto kiel ideon, kaj la ĝia formo kiel lingvo ĝenerale plaĉas, sed estas malmultaj vortoj, kiuj tute ne plaĉas al mi, kaj kiuj povas esti tre malagrable al la oreloj. La kialo por tio estas decidoj, kiuj faritis konsciante aŭ ne, kiam la vortoj enesperantiĝis.
Unu de ĉi tiaj problemaj vortoj estas “hajko”. En la japana ĉi tiu vorto estis “haiku”, kaj tial estus tre logika al mi, se la Esperanta versio estus “hajkuo”. Ni havas jam ekzemple “heroo” kaj “firmao” kial ne “hajkuo”? La du vokaloj unu apud la alia ne ŝajnas esti problema en aliaj vortoj.
Al mi ankaŭ mankas la malsameco inter “vi” por unu persono kaj “vi” por multaj personoj. Mi konas la historio de tio vorto, kaj la kialo por la nuna situacio (Zamenhof volis, ke ĉiuj uzus la pluralon kiel formala formo kun ĉiuj), sed en la dudek unua jarcento ĝi ne plu taŭgas. Laŭ mi ni devas aŭ revivigi la vorton “ci” kiel singularo, aŭ krei novan pluralan formon. Ĉar “vi” estas jam akceptita kiel singulara formo de la dua persona, mi iomete kredas, ke la dua elekto povas esti pli facila. Unu ebla plurala formo povas esti “ivi”, laŭ la formo de “ili”.