Skribado en la Rusa

Nun mi komencis skribi (fikcian) rakonton en the rusa, ĉar ĝi ŝajnis esti bona fojo al pli alta nivelo en tiu lingvo. Post demando pri bona temo por tiu skribado al mi sugestitis, ke mi skribus pri paralela universo, kaj de tiu sugesto mia cerbo glatis al ideo pri fantazia rakonto, pri kio mi estis pensinta multe en la pasintaj tagoj.

La ideo estas, ke en unu mondo ne tre malsimila al nia, ekzistas magio, kaj ĝi uzatas por fari la aferojn, kioj en nia mondo faritas per teknologio. Sed en ĉi tiu mondo okazis ankaŭ multaj socialaj ŝanĝoj post la tempo, en kio fantazion oni ĝenerale lokigas. Tiu mondo estas iumaniere moderna aŭ futura, sed ĝia infrastrukturo ne estas aŭ kiel la nia, aŭ kiel tio de tradicia fantazia mondo kun mezepokaj konstruaĵoj kaj drakoj (eble estas drakoj, sed la domoj ne similas al la kasteloj de mezepoka Eŭropo).

Mi legebligos ĉi tiun rakonton en eroj en ĉi tiu blogo, sed mi ne atendas legantojn. Mi ne devigos neniun legi ĝin, kaj mi scias, ke ĝi ne estos tre bona je la komenco. Mi faras ĉi tion nur por ke mi povas plibonigi mian rusan lingvon.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: