Mi finfine tralegis la libron “La Danĝera Lingvo”!
Se vi ne konas la titolon, tio estas la libro de Ulrich Lins, kio eksplikas, kiel la nazia kaj sovetia reĝimoj subpremis parolantojn de Esperanto en la dudeka jarcento. Ĉi tie mi ne provos diri ĉion, kion tiu libro enhavas, sed mi povas rekomendi ĝi al ĉiuj, kiuj interesas pri la malhela flanko de la historio de la Esperanta movado, aŭ kiuj volas scii pli pri unu malplidiskutita parto de la teruro igita de faŝismaj kaj totalitariaj registaroj. En la malĝoja ĉitaga politika situacio, oni povas pensi, ke taŭgus lerni pli pri tiaj temoj.
De la malpli bona flanko malbonŝance veras, ke la libro estas iomete seka, kaj legi ĝin povas postuli multan tempon kaj memkontrolon, por ne ĉesi legi, kiam la historio estas malekcitema. Mi mem legis nur dek ĝis dek kvin paĝojn tage, sed iam iomete pli. Ĉi tiu libro estis ankaŭ bona lernaĵo de Esperanto, ĉar ĝia lingva enhavo prezentis kelkajn (sed malmultajn) nekonatajn vortojn facile troveblajn de vortaroj, sed ankaŭ estis sufiĉe sekvebla sen la troa uzado de la vortaro.
Se vin interesas legi seriozan sed informplenan libron en Esperanto pri la historio de Esperanto, ĉi tiu libro povas esti bona elekto.